Quantcast
Channel: Everyone's photos, videos and docs, with the keywords: "Michael Lennartz"
Viewing all articles
Browse latest Browse all 19

Kieseritzky, Lindén, Lernolibro germana, 1933

$
0
0

Bernardo has posted:

Jen la unua parto de lernolibroj por german-lingvanoj "für Selbst- und Gruppenstudium" (por mem- kaj grup-lernado), finverkita en julio 1932 kaj aperita en 1933 en Upsalo, Svedio. La planita 2-a parto por progresintoj neniam aperis.

Ĝi estas traduko / prilaboro de sukcesa kaj tiuepoke plej disvastigita lernolibro por svedoj, nome de
Lindén, Frits: Kurs i Esperanto - för självstudier och studiecirklar / utarb. av Frits Lindén. Stockholm: Förlagsföreningen Esperanto. Vol. 1 1929, 2-a plivastigita eld. 1930. Vol. 2 1930.

Mi ne konas iun alian germanan lernolibron, kies "patrina" versio estis la sveda. Ĉar ĝi ne aperis en Germanio, ĝi estas tre, tre malofta ĉi-lande. En Germanio nur unu ekzemplero estas trovebla en universitata biblioteko. Sed vi povas aĉeti ĝin de la Internacia Esperanto-Instituto en Hago por ridindaj ok eŭroj (kaj poste donaci al via loka universitata biblioteko).

Pri la aŭtoro de la sveda originalo Frits Lindén oni facile trovas pliajn informojn. Pri la prizorganto de la germana versio Th. Kieseritzky mi nenion, sed absolute nenion kroman trovis. Ĉu vi povas helpi?

Viewing all articles
Browse latest Browse all 19

Trending Articles