Quantcast
Channel: Everyone's photos, videos and docs, with the keywords: "Michael Lennartz"
Viewing all articles
Browse latest Browse all 19

Duden Bildvortaro, 2-a eld. 1958 (germana originalo)

$
0
0

Bernardo has posted:

Jen la germana originalo de la Duden-Bildvortaro, kiun Rüdiger Eichholz kun multaj helpantoj tradukis al Esperanto (EB 1988): http://www.ipernity.com/doc/bernardo/4087379.

En kombino kun EB 1988 ĝi taŭgas kiel traduk-vortaro. Ekzemplo: Oni serĉas la esperantan signifon de la germana "(Schiffs-) Aufbau". En la 25.000-era indekso de la germana eldono oni trovas ĉe Aufbau i.a. referencon al bild-tabulo 222, n-ro 68. Fakte la bildo tie montras "Aufbau" de avi-ŝipo, do temas pri la serĉata nocio.

Nun oni nur devas rigardi ĉe n-ro 222, 68 en EB 1988 kaj tie trovas: "ŝip-meza kastelo". Schiffsaufbau ŝajne do simple "kastelo" en Esperanto (kaj ne iu "superstrukturo" kiel oni povus pensi post kontrolo en angla, franca, itala ktp-a Vikipedio).

Kontrolinte en PIV oni ekhavas la konfirmon en la tiea difino 3 kaj ekscias plurajn kombinojn: poba kastelo, malantaŭa kastelo, antaŭa kastelo, prua kastelo ktp.

La problemo antaŭ multaj jaroj estis brokante ekhavi malnovan germanan eldonon de Duden-Bildvortaro, jam ne plu en la merkato, kiam aperis EB 1988 (nova versio kun aliaj bildoj aperis en la germana en 1985). Hodiaŭ tio estas tre facila afero, retejoj kiel http://www.zvab.com k.a. ofertas eĉ plurajn ekzemplerojn por simbola prezeto.

Same serĉi kompreneble eblas per alilingvaj tradukoj de Duden-Bildvortaro, ekzemple ekserĉante en la franca (vd. la apudan bildon).

Viewing all articles
Browse latest Browse all 19

Trending Articles